以下は曲の歌詞です Vortoj 、アーティスト - Persone 翻訳付き
原文と翻訳
Persone
Vortoj, vortoj
El via buŝ'
Tien, reen
Per tiro kaj puŝ'
Kelkaj monatoj forpasis
De l' ruĝa aŭtun'
Ni ĉiuj kredis je nova aŭroro
Sed nun…
--Refreno--
Ĉu tenus vin plu la kred'
Dum la mondo disfalas?
Ĉu fumo de cigared'
Panikon vualas?
Vortoj, vortoj
Mi ne povas plu
Lasu nin fali
Al nigra tru'
Kaj eble en granda kaoso
Dum eta sekund'
Ni trovos ripozon, rifuĝon
De l' pensa inund'
--Refreno--(x2)
Ĉu tuŝus nin la susur'
Se la cerbo eksplodas?
Ĉu logus nin la futur'?
Futuro eksmodas
様々な言語の楽曲
あらゆる言語への高品質な翻訳
必要なテキストを数秒で見つけます