以下は曲の歌詞です Amanda 、アーティスト - Persone 翻訳付き
原文と翻訳
Persone
Nun estas jam la tria foj'
Dum tiu ĉi semajno nur
Ke iras ni sur sama voj'
Ĉu venos ni al mur'
Ĉu devas ĉiu paŝo
Nin konduki ĝis la fin'?
Ĉu eblas amikeco
Inter viro kaj virin'?
--Refreno--
Amanda!, kion volas vi?
Amanda!, ĉu same kiel mi?
Amanda!
Kaŝite kreskas mia mir'
Mi estas eble nur stultul'
Kiam tempo venas por disir'
Ni haltas ĉe la stratangul'
Vi staras ĉi-apude
Mi sopiras al ektuŝ'
Mi kisas vin survange
Sed neniam sur la buŝ'
--Refreno--
Amanda…
Mi volas de vi la respondon
Al silenta demando
Kiun mi ne kuraĝas demandi al vi
Mi serĉas en viaj okuloj
Kaj en via voĉo
--Refreno--
Amanda…
様々な言語の楽曲
あらゆる言語への高品質な翻訳
必要なテキストを数秒で見つけます