Pli ol nenio - Persone

Pli ol nenio - Persone

Альбом
Sen
Год
2013
Язык
`エスペラント`
Длительность
191310

以下は曲の歌詞です Pli ol nenio 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Pli ol nenio "

原文と翻訳

Pli ol nenio

Persone

Petro iris for, kun rompita kor'

Al ajna eksterlando

Por instigi sin, ebriigi sin

Per malmultkosta brando

Nova freŝa paĝ', urboj kaj pejzaĝ'

Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo

Kaj postlasis li, jeĉiu trajnstaci'

Pecon de sia malĝojo

Al trinkeja strat', por bona rezultat'

Li sciis kion fari

Kaj ĉe trinkbufed', kun glas' kaj cigared'

Li povis sin prepari

Plena je inspir' kaj vivoeliksir'

Sekvis li la regulojn

Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin'

En malhelajn okulojn

Kara aŭskultant', ĉu pro lia vant'

Nun venu moralaĵo?

Ke li iru re, ke la solvo ne

Kaŝiĝas sub korsaĵo?

Sed eble post monat' de ĝojosurogat'

Silentiĝis la krio

Ne pro memkompren', sed tiu eta ben'

Estas pli ol nenio

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます