Perloj sur la ter' - Persone

Perloj sur la ter' - Persone

Альбом
Sen
Год
2013
Язык
`エスペラント`
Длительность
246960

以下は曲の歌詞です Perloj sur la ter' 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Perloj sur la ter' "

原文と翻訳

Perloj sur la ter'

Persone

Ocean' - nin disigas kaj kunligas

Etendita man' - sen enhavo

Vortovan' - sentoj trompas, sentoj rompas

Korojn — sur ekran' - lasta savo

Unison' - voĉoj raŭkaj, adiaŭ' kaj

Skribo per krajon' - la adreso

En vagon' - reracio post ebrio

Petoj kaj admon' - ĝis forgeso

Ni estas perloj sur la ter'

Ni estas cindro en aer'

Ni estas frosto en maten' sur la fenestro

Vi estas cindro sur la ter'

Vi estas perloj en aer'

Kaj la silento en malplen' post longa festo

Rendevu' - kun neniu estas ni

Unika kontribu' - al la listo

Evolu' - esti sola kaj malmola

Kiel la statuo de Kristo

Ni estas perloj sur la ter'

Ni estas cindro en la aer'

Ni estas frosto en maten' sur la fenestro

Vi estas cindro sur la ter'

Vi estas perloj en aer'

Kaj la silento en malplen' post longa festo

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます