Nun mallumas ekstere - Persone

Nun mallumas ekstere - Persone

Альбом
Sen
Год
2013
Язык
`エスペラント`
Длительность
224590

以下は曲の歌詞です Nun mallumas ekstere 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Nun mallumas ekstere "

原文と翻訳

Nun mallumas ekstere

Persone

Nun mallumas ekstere

Ene flagras kandel'

Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj

Staras surtable botel'

Mi foliumas senpense

Tra malnova gazet'

Kaj ĉi-nokte mi certe enuas

En la profunda kviet'

Kial daŭre ŝi mankas?

Mi ne volas ŝin plu

Kial daŭre mi aŭdas la voĉon

Eĉ en kaoso kaj bru'?

Kaj min mankas la ruĝo

Kie estas ĝi nun?

Ĝi ne estis la ruĝo de fajro

Sed de morta folio en aŭtun'

Mi nur volis komponi

Etan kanton al ŝi

Sed ĉi-nokte la vortoj fariĝas

Stultaĵoj aŭ ironi'

Kaj se vi ne kontraŭas

Tiam ĉesas mi nun

Kaj atendos por nova okazo

Je la leviĝ' de la lun'…

Je la leviĝ' de la lun'…

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます