以下は曲の歌詞です Neĝo Dancas 、アーティスト - Persone 翻訳付き
原文と翻訳
Persone
Neĝo dancas en la stratoj
Jen sezono de mallum' kaj malfeliĉ'
Vi atentu plej singarde
Kontraŭ nokta superstiĉ'
Lumigu kandelon
Memoru en nokta hor'
Mi ĉiam sopiras al via varma kor'
--Refreno--
Kara, gvidu min trankvile
Tra la stratoj de malllum'
Ĝis ni kune ekrigardos
La vizaĝon de la sun'
Vento frapas al fenestro
Ni ŝirmiĝas inter muroj de solec'
Serĉas lacaj en la sonĝoj
Mondon de alia spec'
Sed kara, mi petas
Ne fuĝu al la memor'
Mi ĉiam sopiras al via varma kor'
--Refreno--
En nokta silento mi revas pri vi
Kaj skribas al vi leteron
Mi petas vin helpi min trovi la vojon
Por serĉi la vivmisteron
--Refreno--(x2)
Ho kara!
En vintraj noktoj
Ni ne estas solaj
Iru kun mi
Kara, gvidu min trankvile
En la laborinta nun'
Ĝis ni kune ekrigardos
La vizaĝon de la sun'
Ho kara!
Post la mallumo
Somero revenos
様々な言語の楽曲
あらゆる言語への高品質な翻訳
必要なテキストを数秒で見つけます