以下は曲の歌詞です Ĉu Neniam Plu 、アーティスト - Persone 翻訳付き
原文と翻訳
Persone
Mi malfermas la okulojn, jen ankoraŭ unu tag'
La neĝo falas mole, kaj glacias jam la lag'
Malvarmas, kaj mi frostas, sed plej en mia kor'
Min mankas ĉiu varmo de kiam vi ekiris for
Ĉu neniam plu mi tenos vin…
…en miaj brakoj…
Nun vi kuŝas kun alia, li vin tenas kun fier'
Kaj ĉiuj miaj revoj kuŝas mortaj sur la ter'
Kaj kien ajn mi iras rekondukas ĉiu voj'
Mi ne sciis, ke troviĝas tiel multe da malĝoj'
Ĉu neniam plu mi tenos vin…
…en miaj brakoj…
Kio estas am' por vi?
— ĉu mi devintus scii tion?
Kio estas am' por vi?
— kiel mi scius?
Vi nur iris for de mi — ĉu devus mi kompreni tion?
Mi ne volas aŭdi pli — ĉar mi tro multe faris jam por
Vi!
…jes, por vi…
Kaj ĉiam dumvespere pasas senespera ĉas'
De trinkejo al trinkejo por konsolo en la glas'
Kaj kiam paŝas ĉe la pordo, kaj iu venas tien ĉi
Mi forturnas min kaj timas, ke eble povas esti vi
Ĉu neniam plu mi tenos vin…
様々な言語の楽曲
あらゆる言語への高品質な翻訳
必要なテキストを数秒で見つけます