以下は曲の歌詞です Trans Torent' 、アーティスト - Persone 翻訳付き
原文と翻訳
Persone
Roso kuŝas sur beton'
De l' ŝoseo
Mejloj cent per aŭtobus'
Lia panaceo
Plena luno lumas ŝin
Atendanta
Kuras tra animo jam
Ŝia dubo hanta
--Refreno--
Ŝirmu nin de pluv' kaj vent'
Faru ponton trans torent'
Sed forgesu ne, sinjor'
Ponton inter kor' kaj kor'
Alveninte al la cel'
Ŝia proksimo
Li daŭre estas same for
De ŝia animo
--Refreno--
Sidas en apartament'
Altekosta
Posedant' kun varma korp'
Animo frosta
Kiam ajn laŭ la dezir'
Veturas li en
Aŭto aŭ en jetavi'
Sed kien?
--Refreno--
様々な言語の楽曲
あらゆる言語への高品質な翻訳
必要なテキストを数秒で見つけます