Reĝoj De Cindro - Persone

Reĝoj De Cindro - Persone

Год
2017
Язык
`エスペラント`
Длительность
258300

以下は曲の歌詞です Reĝoj De Cindro 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Reĝoj De Cindro "

原文と翻訳

Reĝoj De Cindro

Persone

Marŝas glora armeo

Estas la Eternulo kun vi

Subkalkane frakasiĝas la ostoj

De via malamik'

Ĉar vi amas la landon

Vi ĝin savas per mort' kaj teror'

Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn

Sed mi petas vin:

Ho, demetu la glavon soifan

Ĝi jam tiris vin multe tro for

Vi ne servu la reĝojn de cindro

Kaj de plor'

Ĉu vi sentas fieron

Kreinte dezerton sen viv'?

Ĉu vi certas ke la historio

Vere dankos al vi?

Ho, demetu la glavon soifan

Ĝi jam tiris vin multe tro for

Vi ne servu la reĝojn de cindro

Kaj angor'

Via koro krias por sango kaj por venĝ'

Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal'

Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'?

Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal'?

Ho, demetu la glavon soifan

Ĝi jam tiris vin multe tro for

Vi ne servu la reĝojn de cindro

Vi ne servu la reĝojn de plor'

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます