Mia knabino - Persone

Mia knabino - Persone

Альбом
62 minutoj
Год
2009
Язык
`エスペラント`
Длительность
449720

以下は曲の歌詞です Mia knabino 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Mia knabino "

原文と翻訳

Mia knabino

Persone

Ŝi ne estas la plej gaja knabin'

Ofte trafas ŝin melankoli'

Ŝi nek estas la plej bela knabin'

Iom dika estas fakte ŝi

Ofte pensas ŝi nur pri si mem

Mankas la konsiderem'

Sed ŝi estas mia knabino

Ŝia virto estas malzorgem'

Ĉion tenas ŝi en bonmalord'

En diskutoj malgraŭ kiu tem'

Ĉiam venas ni al malakord'

Nokte dormas ŝi sur mia brak'

Vekas min per ronka krak'

Sed ŝi estas mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas

Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas

Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas

Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem

Mia knabino, nur ŝi eltenas min

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます