以下は曲の歌詞です Mejlojn For 、アーティスト - Persone 翻訳付き
原文と翻訳
Persone
Mi biciklas tra la urbo
Dum aŭroras la maten'
Mi resolas post la festo
Kaj dezertas la haven'
Frakasitaj boteloj kaj malplena skatol'
Bedaŭrindaj restaĵoj de festo kaj petol'
Kaj ĉirkaŭ la tagmezo
Kiam vekas min la son'
De la pluv' al la fenestro
Mi rigardas al la plafon'
Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Nur jenon mi scias: Ne estas tie ĉi
Multajn mejlojn for, trans la griza mar'
Trans la pluv' kaj plor'
Kaj la ĉiutagoj pluas
Preterpasas kiel ĉen'
Kaj de apude mi rigardas
Iliajn ombrojn malantaŭ la kurten'
Kie estas la vivo, mi demandas al mi
Ĉu mi lasu ĉion por vivi apud ŝi?
Multajn mejlojn for…
様々な言語の楽曲
あらゆる言語への高品質な翻訳
必要なテキストを数秒で見つけます