Maskobalo - Persone

Maskobalo - Persone

Альбом
Povus Esti Simple
Год
2016
Язык
`エスペラント`
Длительность
255660

以下は曲の歌詞です Maskobalo 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Maskobalo "

原文と翻訳

Maskobalo

Persone

Bonan matenon!

Ĉu vi bonfartis en la sonĝ'?

Bonan alvenon!

Al la vera mond'

Jen la realeco

Banĉambre de spegul'

Rigardas vin kompate

Vizaĝ' de sentaŭgul'

Vi havas taskon

Ne estas tempo por konsol'

Elektu la maskon

Por via hodiaŭa rol'

Armita per rideto

Vi iru al konker'

Malantaŭ ĝojtavolo

Kaŝiĝas la mizer'

Bonvenon al la granda maskobalo!

Miloj da ridetoj el paper'

Nenio estas vero en la halo

Sed aliflanke, kio estas ver'?

Jen la foiro

Kie vendatas ĉio ajn

Plena je miro

Gapas vi antaŭ bril' kaj ŝajn'

Vi kuras en la rondon

De l' gaja maskular'

Dancanta por forfuĝi

De l' frosto kaj amar'

Bonvenon…

Bonvenon…

Bonvenon al la granda maskobalo!

Nenio estas vero en la halo

Sed aliflanke, kio estas ver'?

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます