Kiam Amo Regas - Persone

Kiam Amo Regas - Persone

Альбом
Povus Esti Simple
Год
2016
Язык
`エスペラント`
Длительность
278000

以下は曲の歌詞です Kiam Amo Regas 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Kiam Amo Regas "

原文と翻訳

Kiam Amo Regas

Persone

Mi ne vidis ŝin dum jaro

Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo

Ŝi brakumis min modere

Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon

Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min?

Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min?

Kien iru amikeco kiam amo regas?

Kie estas lok' por ĝi?

Kien iru amikeco kiam amo regas?

Ĉu ne estas lok' por tri?

Ni kuniris laŭ la strato

Parolante pri nenio per surfacaj frazoj

Amikeco ne eternas

Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj

Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin

Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin

Kien iru amikeco…

Kien iru amikeco…

Hej, hej!

Kien iru amikeco kiam amo regas?

Kie estas lok' por mi?

Kien iru amikeco kiam amo regas?

Ĉu ne estas lok' por tri?

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます