Bluso en rubuj' - Persone

Bluso en rubuj' - Persone

Альбом
62 minutoj
Год
2009
Язык
`エスペラント`
Длительность
246190

以下は曲の歌詞です Bluso en rubuj' 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Bluso en rubuj' "

原文と翻訳

Bluso en rubuj'

Persone

Mi venas hejmen post la laboro

Eniras tra la pordo de la loĝej'

Ekvidas la kaoson kaj la malpuron

Kaj flaras la odoron, stinkegas plej

Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj

Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Pro nura pigro kaj pro malemo

Mi faras ja nenion, min mankas vol'

Eĉ la polvosuĉilo en la angulo

Ĝi estas mem kovrita per polvtavol'

Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj

Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Ĉiuj miaj vestoj malpuras ege

Mi havas eĉ ne unu por kovri min

Mi trovas jam nenion kion mi serĉas

Mi kuŝas sur la lito pro malinklin'

Jam vere urĝas ordigi, nepras purigi tuj

Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Mi volas la gitaron por fari bluson

Pri mia amsopiro kaj mia plor'

Mi serĉas sub la lito, en la fridujo

Mi serĉas surtegmente, ĝi estas for

Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj

Ĉar mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj'

Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj'

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます