Alia Mondo - Persone

Alia Mondo - Persone

Альбом
En La Spegulo
Год
2016
Язык
`エスペラント`
Длительность
329840

以下は曲の歌詞です Alia Mondo 、アーティスト - Persone 翻訳付き

歌詞 " Alia Mondo "

原文と翻訳

Alia Mondo

Persone

Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi

Vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi

La ebleco enamiĝi, mi ne pensis tro pri ĝi

Sed post disiĝo mi komprenas: vi mankos tre al mi

Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat'

Ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'

Mi tro facile falas en la truon de malĝoj'

Elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj'

Falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri ĝi

Sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi

Sed mi estas mem kulpanto de ĉi tiu rezultat'

Ĉar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat'

Al sakostrat'

--Refreno--

Vi vivas en alia mondo

Neniel rajtas mi akuzi vin

Vi vivas en alia mondo

Sed mi ne povis rifuzi vin

Malplenas mia ĉambro, ĉar ne ĉeestas vi

Vi donis novan vivon al la muroj tie ĉi

Vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi

Sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi

--Refreno--(x2)

Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago

Am' estas prunto, ni ĝuis, sed venas jam la temp' por repago

--Refreno--

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます