Televido - La Perdita Generacio, Platano

Televido - La Perdita Generacio, Platano

  • リリース年: 2013
  • 言語: エスペラント
  • 間隔: 2:58

以下は曲の歌詞です Televido 、アーティスト - La Perdita Generacio, Platano 翻訳付き

歌詞 " Televido "

原文と翻訳

Televido

La Perdita Generacio, Platano

Mezuriĝas la valor'

En videbleco

Ajna tipo de honor'

Por mi taŭgas

Kaj mi pretas

Mi vere pretas

Ja mi pretas

Mi tute pretas

Mi pretas je ĉia ajn perfido

Por esti en la televido

Amata estu la idol'

Ni multaj vicas

Dronu nin en akohol'

Enŝlositaj

Ĝis ni pretas

Ni ĉiuj pretas

Ja ni pretas

Ni tute pretas

Ni pretas je ĉia ajn perfido

Por esti en la televido

Je kio vi pretas por aspekti unika?!

Je kio vi pretas por aspekti unika?!

Je kio vi pretas por aspekti unika?!

Je kio vi pretas por aspekti unika?!

Je kio vi pretas por aspekti unika?!

Je kio vi pretas por aspekti unika?!

(Atentu, estos en televido, unu, du, tri, kvar)

Pretas je ĉio por esti en televido

Murdi panjon, vendi mian idon

Partopreni stultludon kiel piramidon

Forigi enhavon, nur prizorgi bildon

Pretas je ĉio kaj eĉ pli ol

Fanatikul' de nova religio

Vizaĝlibro donas vivsencon

Guglo, jutub forigis penson

Pretas je ĉio kaj eĉ pli da

Lasi rete fotojn de mi nuda

Vendi animon por minut' da glor'

Esti sub lumo kun rid' kaj plor'

Kaj se post tio… daŭre ne sufiĉas

Kaj se per tio mi daŭre ne famiĝas

Metos sur parolistan gorĝon glavon

Estas mi de la spektakl' nova sklavo

Ho ni pretas

Ni ĉiuj pretas

Ja ni pretas

Ni tute pretas

Ni pretas je ĉia ajn perfido

Por esti en la televido

サイト上の新しいテキストと翻訳:

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます