Malkonsento - Kore

Malkonsento - Kore

  • リリース年: 2013
  • 言語: エスペラント
  • 間隔: 4:08

以下は曲の歌詞です Malkonsento 、アーティスト - Kore 翻訳付き

歌詞 " Malkonsento "

原文と翻訳

Malkonsento

Kore

Ol lukt' je la momento

Dum regas malkonsento

Sen perdo de prudento

Sen fikomento

Ĉu fortas pli potenco?

he he!

Eltiri haltigilon

Eliri el la rondo

Por ne disperdi tempon

En la estonto

Ĉu venos liber-ondo en ĉi mondo?

Tro sonas alarmo

Alvenas troa larmo

Se kompateco iĝas dramo

En homa amo

Elfluas troa larmo

Ĉu estas melodramo?

Ĉu estas?

Ĉu estas melodramo?

Ne eblas viv' sen armo

Ĉu estas melodramo?

Dum staras la malamo

Ĉu estas melodramo?

Tronas tro la ĉarmo

Ĉu estas melodramo?

Jen la kondamno

Aperas rezignaci'

De fora ekspansi'

Rikoltafino de amo estas ĝi

For de iluzi'

Ĉu nunas amnezio?

Venas troa larmo

Dum staras la malamo

Nur eblas viv' sen armo

Jen la kondamno

En homa amo

Ve, estas melodramo Ve, estas!

Ve, estas melodramo

Ĉar ne eblas viv' sen armo — ve, estas melodramo

Dum staras la malamo — ve, estas melodramo

Tronas tro la ĉarmo — ve, estas melodramo

Ĉar ne eblis viv' sen armo — jes, estis melodramo

Dum staras la malamo — jes, estis melodramo

Tronis tro la ĉarmo — jes, estis melodramo

Ĉar ne eblis viv' sen armo — estis melodramo

Dum staris la malamo — estis melodramo

Tronis tro la ĉarmo — estis melodramo — jen la kondamno

200万曲以上の歌詞

様々な言語の楽曲

翻訳

あらゆる言語への高品質な翻訳

クイック検索

必要なテキストを数秒で見つけます